Situaciista Internacio

Dosiero:Situazionisti.gif
La fondintoj de la Situaciisma Internacio en Cosio di Arroscia, en aprilo 1957. De maldekstre dekstren: Pinot Gallizio, Piero Simondo, Elena Verrone, Michèle Bernstein, Guy Debord, Asger Jorn kaj Walter Olmo

Situaciista Internacio ("Internationale situationniste" en la franca) estis kultura kaj revolucia movado ekzistinta de 1957 ĝis 1972 en kelkaj okcidentaj landoj (interalie Francio, Italio, Germanio, Usono...). La plej elstaraj membroj kaj teoriistoj estis Guy Debord kaj Raoul Vaneigem. Sub la sama titolo, la grupo eldonis franclingvan revuon en 12 numeroj inter 1958 kaj 1969, per kiu ili diskonigis siajn kritikojn kaj teoriojn. Kvankam malmultaj -- ĉirkaŭ 70 individuoj aliĝis al la movado dum ĝia tuta ekzistado -- iliaj ideoj lasis profundan kaj daŭran markon sur la revolucia movado pro sia originaleco kaj radikaleco.

Inter marksismo kaj anarkiismo, la situaciista kritiko celis preterpasi la klassocion kiel subprememan sistemon, kaj batali kontraŭ la ideologia sistemo de la okcidenta civilizacio : la moderneco. La situaciistoj elpensis tre proprajn stilon kaj tonon, miksante provokadon, kelkfoje insulton, kaj la teknikon de "devojigo". La devojigo konsistas en reuzi banalan bildon, plejofte el bildstrio, ŝanĝante ĝian signifon per la aldono de politika mesaĝo.

La situaciista influo kulminis dum la tumultoj de Majo 1968, kie ili partoprenis la movadon de okupado.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search